Mybrary.info
mybrary.info » Книги » Детские » Сказки » La Mirinda Sorcisto de Oz - Baum Lyman Frank (электронная книга TXT) 📗

La Mirinda Sorcisto de Oz - Baum Lyman Frank (электронная книга TXT) 📗

Тут можно читать бесплатно La Mirinda Sorcisto de Oz - Baum Lyman Frank (электронная книга TXT) 📗. Жанр: Сказки. Так же Вы можете читать полную версию (весь текст) онлайн без регистрации и SMS на сайте mybrary.info (MYBRARY) или прочесть краткое содержание, предисловие (аннотацию), описание и ознакомиться с отзывами (комментариями) о произведении.
Перейти на страницу:

“Cu vi vere rigardos la vizagon de Oz la Terura? ”

“Kompreneble respondis la knabino, “se li akceptos vidi min. ”

“Ho, li akceptos vidi vin, ”diris la soldato kiu komunikis sian mesagon al la Sorcisto, “kvankam al li ne placas ke homoj petas vidi lin. Efektive, li unue estis kolera kaj diris ke mi devas resendi vin al la loko el kie vi venis. Post tio li demandis min pri via aspekto, kaj kiam mi menciis viajn argentajn suojn li estis tre interesata. Laste mi parolis al li pri la marko sur via frunto, kaj li decidis permesi ke vi eniru. ” Guste tiam sonorilo sonis, kaj la verda knabino diris al Doroteo,

“Jen la signalo. Vi devas eniri la Tronocambron sola. ” Si malfermis malgrandan pordon kaj Doroteo brave tramarsis kaj trovis sin en mirinda loko. Gi estis granda, ronda cambro, kun alta arka plafono, kaj la muroj kaj plafono kaj planko estis kovritaj per grandaj smeraldoj dense kunlokigitaj. En la centro de la plafono estis granda lumo, same brila kiel la suno, kiu briligis la smeraldojn mirige. Sed tio kio plej interesis Doroteon estis la granda trono el verda marmoro kiu staris en la mezo de la cambro. Gi estis havis la formon de sego kaj brilis pro gemoj, same kiel cio alia. En la centro de la sego estis grandega Kapo, tute sen apoganta korpo au brakoj au kruroj. Sur tiu kapo ne estis haroj, sed gi havis okulojn kaj nazon kaj buson, kaj gi estis pli granda ol la kapo de la plej granda giganto. Dum Doroteo rigardis tion mirante kaj timante la okuloj malrapide turnigis kaj rigardis sin akre kaj sensancelige. La buso movigis kaj Doroteo audis vocon diri:

“Mi estas Oz, la Granda, la Terura. Kiu estas vi, kaj kial vi sercas min? ” La voco ne estis tiom timiga kiom si anticipis el la granda Kapo; do si kurage respondis,

“Mi estas Doroteo, la Malgranda kaj Humila. Mi venis por peti vian helpon. ” La okuloj rigardis sin penseme dum plena minuto. Post tio diris la voco:

“Kie vi akiris la argentajn suojn? ”

“Mi akiris ilin de la ?a Sorcistino de la Oriento, kiam mia domo falis sur sin kaj mortigis sin, ”si respondis.

“Kie vi akiris la markon sur via frunto? ”pludiris la voco.

“Tie la bona Sorcistino de la Nordo kisis min kiam si adiauis min kaj sendis min al vi, ”diris la knabino. Denove la okuloj akre rigardis sin, kaj vidis ke si diras la veron. Post tio Oz diris,

“Kion vi volas ke mi faru? ”

“Resendu min al Kansas, kie estas miaj Onklino m kaj Onklo Henriko, ”si respondis fervore. “Mi ne amas vian landon, kvankam gi ja estas tre bela. Kaj mi estas certa ke Onklino m estas multe malkvieta pro mia tiom longa foresto. ” La okuloj palpebrumis trifoje, kaj post tio ili turnigis al la plafono kaj subturnigis al la planko kaj turnigadis tiel kurioze ke ili sajnis rigardi ciun parton de la cambro. Kaj ?ne ili denove rigardis Doroteon.

“Kial mi faru tion por vi? ”demandis Oz.

“Car vi estas forta kaj mi estas malforta, car vi estas Granda Sorcisto kaj mi estas nur senhelpa knabineto, ”si respondis.

“Sed vi estis su ?ca forta por mortigi la ?an Sorcistinon de la Oriento, ”diris Oz.

“Tio estis nur hazard, ”respondis Doroteo simple; “mi ne ne povis malebligi gin. ”

“Nu, ”diris la Kapo, “mi diros al vi mian respondon. Vi ne rajtas supozi ke mi resendos vin al Kansas krom se vi estos rekompence farinta ion por mi. En ci tiu lando ciu devas pagi pro cio ricevita. Se vi volas ke mi uzu mian magion por resendi vin al via hejmo vi unue devos fari ion por mi. Helpu min kaj post tio mi helpos vin. ”

“Kion mi devos fari? ”demandis la knabino.

“Mortigu la ?an Sorcistinon de la Okcidento, ” respondis Oz.

“Sed mi ne povas! ”kriis Doroteo, multe surprizita.

“Vi mortigis la Sorcistinon de la Oriento kaj vi surportas la argentajn suojn, kiuj enhavas potencan sorcopovon. Nun restas nur unu Fia Sorcistino en la tuta lando, kaj kiam vi povos diri ke si estas mortinta mi resendos vin al Kansas — sed ne antau tiam. ” La malgranda knabino komencis plori, car si tiom senesperigis; kaj la okuloj denove palpebrumis kaj rigardis sin malkviete, kvazau la Granda Oz kredas ke si povos helpi lin se si volos.

“Neniam mi mortigis ion ajn, ne intence, ”si ploris; “kaj ec se mi volus fari tion, kiel mi povus mortigi la Fian Sorcistinon? Se vi, kiu estas Granda kaj Terura, ne povas mem mortigi sin, kial vi supozas ke mi povus fari tion? ”

“Mi ne scias, ”diris la Kapo; “sed tio estas mia respondo, kaj gis la Fia Sorcistino estos mortinta vi ne revidos viajn Onklon kaj Onklinon. Memoru ke la Sorcistino Sorcistino estas Fia —ege Fia —kaj meritas esti mortigita. Nun iru, kaj ne petu revidi min antau ol vi estos plenuminta vian taskon. Malgoje Doroteo foriris el la Tronocambro kaj reiris al kie la Leono kaj la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto atendas por audi kion estis dirinta al si Oz.

“Por mi estas nenia espero, ”si diris malgaje, “car Oz ne resendos min al mia hejmo antau ol mi mortigos la Fian Sorcistinon de la Okcidento; kaj tion mi neniam povos. ” Siaj amikoj bedauris, sed ili ne povis helpi sin; do si iris al sia cambro kaj kusigis sur la liton kaj endormigis plorante. La sekvan matenon la soldato kun la verda barbo venis al la Birdotimigilo kaj diris,

“Venu kun mi, car Oz alvokis vin. ” Do la Birdotimigilo sekvis lin kaj estis permesita eniri la grandan Tronocambron, kie li vidis, sidanta sur la smeralda trono, plej belan damon. Si estis vestita per verda silka gazo kaj sur siaj pendantaj verdaj haroj si portis juvelkovritan kronon. Sur siaj sultroj kreskis ?ugiloj kolorbelegaj kaj tiom senpezaj ke ili tremis kiam ajn la plej malforta aermovigo atingis ilin. Kiam la Birdotimigilo klinis sin, tiom bele kiom permesis lia pajla enhavo, antau tiu belulino, si rigardis lin dolce kaj diris:

“Mi estas Oz, la Granda, la Terura. Kiu estas vi, kaj kial vi sercas min? ” Nu, la Birdotimigilo anticipis vidi la grandan Kapon pri kiu parolis Doroteo, kaj li multe surprizigis; sed li respondis brave.

“Mi estas nur Birdotimigilo, plenigita per pajlo. Tial mi ne havas cerbon, kaj mi venis al vi petante ke vi metu cerbon en mian kapon por anstataui la pajlon, por ke mi farigu tiom homa kia ciu alia persono en via regno. ”

“Kial mi faru tion por vi? ”demandis la damo.

“Car vi estas saga kaj potenca, kaj neniu alia povas helpi min, ”respondis la Birdotimigilo.

“Mi neniam faras komplezon sen ia rekompenco, ” diris Oz; “sed ci tion mi promesas. Se vi mortigos por mi la Fian Sorcistinon de la Okcidento mi donos al vi abundan cerbajon, tiel bonan cerbajon ke vi estos la plej saga persono en la tuta Lando Oz. ”

“Sed mi kredis ke vi jam petis ke Doroteo mortigu la Sorcistinon, ”diris la Birdotimigilo, surprizite.

“Tiel estis. Ne gravas al mi kiu mortigos sin. Sed antau ol si mortos mi ne plenumos vian peton. Nun foriru, kaj ne petu revidi min antau ol vi meritos la cerbon kiun vi tiom deziras. ” La Birdotimigilo reiris malgoje al siaj amikoj kaj diris al ili kion diris Oz; kaj Doroteon surprizis audi ke la granda Sorcisto ne estas Kapo, kia kiam si vidis lin, sed bela damo.

“Malgrau tio, ”diris la Birdotimigilo, “si bezonas koron tiom kiom la Stana Lignohakisto. ” La sekvan matenon la soldato kun la verda barbo venis al la Stana Lignohakisto kaj diris,

“Oz alvokis vin. Sekvu min. ” Do la Stana Lignohakisto sekvis lin kaj atingis la grandan Tronocambron. Li ne sciis cu li trovos ke Oz estas bela damo au Kapo, sed li esperis ke li estos bela damo. “Car, ”li diris al si, “se li estos la Kapo, mi certas ke li ne donos al mi koron, car kapo ne havas propran koron kaj tial ne povas senti kun mi. Sed se li estos la bela damo mi petegos koron, car oni diras ke ciuj damoj mem estas bonkoraj. ” Sed kiam la Stana Lignohakisto eniris la grandan Tronocambron li vidis nek la Kapon nek la Damon, car Oz donis al si la formon de plej timiga Bruto. Gi estis preskau granda kiel elefanto, kaj la verda trono sajnis apenau su ?ce fortika por gia pezo. La Bruto havis kapon kia tiu de rinocero, sed estis kvin okuloj en gia vizago. Kvin longaj brakoj kreskis el gia korpo kaj gi ankau havis kvin longajn, maldikajn krurojn. Dika, laneca hararo kovris ciun parton, kaj pli timigaspekta monstro ne estus imagebla. Felice la Stana Lignohakisto ne havis koron tiutempe, car gi bategus laute kaj rapide pro terurigo. Sed car li estis el nur stano, la Hakisto tute ne timis, kvankam li estis multe senesperiginta.

Перейти на страницу:

Baum Lyman Frank читать все книги автора по порядку

Baum Lyman Frank - все книги автора в одном месте читать по порядку полные версии на сайте онлайн библиотеки mybrary.info.


La Mirinda Sorcisto de Oz отзывы

Отзывы читателей о книге La Mirinda Sorcisto de Oz, автор: Baum Lyman Frank. Читайте комментарии и мнения людей о произведении.


Уважаемые читатели и просто посетители нашей библиотеки! Просим Вас придерживаться определенных правил при комментировании литературных произведений.

  • 1. Просьба отказаться от дискриминационных высказываний. Мы защищаем право наших читателей свободно выражать свою точку зрения. Вместе с тем мы не терпим агрессии. На сайте запрещено оставлять комментарий, который содержит унизительные высказывания или призывы к насилию по отношению к отдельным лицам или группам людей на основании их расы, этнического происхождения, вероисповедания, недееспособности, пола, возраста, статуса ветерана, касты или сексуальной ориентации.
  • 2. Просьба отказаться от оскорблений, угроз и запугиваний.
  • 3. Просьба отказаться от нецензурной лексики.
  • 4. Просьба вести себя максимально корректно как по отношению к авторам, так и по отношению к другим читателям и их комментариям.

Надеемся на Ваше понимание и благоразумие. С уважением, администратор mybrary.info.


Прокомментировать
Подтвердите что вы не робот:*