La Smeralda Urbo de Oz - Baum Lyman Frank (первая книга txt) 📗
Capitro 7
Kiel Onklino Em Konkeris la Leonon
“Jen viaj cambroj, ”diris Doroteo, malfermante pordon.
Onklino Em retiretis sin vidante la grandiozajn meblojn kaj drapirajojn.
“Cu ne ’stas loko por visi miajn piedojn? ”si demandis.
“Vi baldau intersangos viajn panto ?ojn por novaj suoj, ” respondis Doroteo. “Ne timu, Onklino Em. Ci tie vi logos, do ne timu enmarsi kaj senti vin cehejme. ”
Onklino Em antaueniris hezite.
“Ec pli bela ol la Hotelo Topeka! ”si kriis, admire.
“Sed ci tiu loko estas tro eleganta por ni, infano. Cu ni ne povus havi ian neuzatan cambron en la mansardo, pli taugan por ni? ”
“Ne, ”diris Doroteo. “Vi devos logi ci tie, car Ozma ordonis. Kaj ciuj cambroj en ci tiu palaco estas same elegantaj kiel ci tiuj, kaj kelkaj ec pli. Ne utilos plendi, Onklino Em. Vi devos esti elegantaj kaj altklasaj en la Lando Oz, negrave cu au ne vi volas tion; do vi simple devos akcepti gin. ”
“Kia misfortuno, ”respondis sia onklino, cirkaurigardante imponate; “sed oni povas kutimigi al cio ajn se oni provas, cu ne, Henriko? ”
“Nu, rilate al tio, ”diris Onklo Henriko, nerapide, “mi preferas preni kion oni proponas al ni kaj ne fari demandojn. Mi ja veturis iom, Em, dum mia vivo, sed ne vi; kaj tio faras diferencon inter vi kaj mi. ”
Post tio Doroteo gvidis ilin tra la cambroj. La unua estis bela salono, kies fenestroj vidigis la rozgardenojn. Sekvis apartaj litocambroj por Onklino Em kaj Onklo Henriko, kun bela bancambro inter ili. Onklino Em ankau havis belan sinvestocambron, kaj Doroteo malfermis la srankojn kaj montris plurajn belegajn kostumojn provizitajn de la regaj robfaristoj al sia onklino, kiuj laboris dum la tuta nokto por pretigi ilin. Cio kion Onklino Em povus bezoni estis en la tirkestoj kaj srankoj, kaj sia tualetotablo estis okupata de surgravuritaj oraj tualetajoj.
Onklo Henriko havis nau vestokompletojn, tajlitajn lau la populara Mangtula fasono, kun gisgenuaj pantalonoj, silkaj strumpoj kaj nealtaj suoj kun juvelitaj bukoj. La capeloj kongruaj kun tiuj kostumoj havis kolorajn suprojn kaj largajn randojn kun malgrandaj oraj sonoriloj cirkau la randoj. Liaj cemizoj estis el delikata linajo kun krispaj brustoj, kaj liaj vestoj estis rice broditaj per koloraj silkajoj.
Onklo Henriko decidis unue bani sin kaj poste vesti sin per blua satena kompleto kiu allogis lin. Li akceptis sian bonfortunon trankvile kaj rifuzis permesi ke servisto helpu lin. Sed Onklino Em estis “tuttrema, ”lau sia deklaro, kaj Doroteo kaj Jelea Kon ?taj, la dommastrino, kaj du servistinoj bezonis multan tempon por vesti sin kaj arangi sian hararon kaj “beligi sin kvazau pupon, ”lau sia agrable kurioza esprimo. Si volis halti kaj admiri cion kion si ekvidis, kaj si gemis konstante kaj deklaris ke tiaj belajoj estas tro bonaj por maljuna kamparanino, kaj ke si neniam supozis ke si devos “eleganti”je sia ago.
Fine si estis ?nvestita, kaj kiam ili eniris la salonon jen Onklo Henriko en sia blua satena kompleto, marsante solene tien kaj tien en la cambro. Li jam tondis siajn barbon kaj lipharojn kaj aspektis tre digna kaj respektinda.
“Diru al mi, Doroteo, ”li diris; “cu ciuj viroj ci tie uzas vestojn citiajn? ”
“Jes, ”si respondis; “ciuj escepte de l’Birdotimigilo kaj la Vilulo —kaj kompreneble la Stana Lignohakisto kaj Tiktoko, kiuj estas el metalo. Vi trovos ciujn virojn en la kortego de Ozma vestitaj same kiel vi —kvankam eble iomete pli elegante. ”
“Henriko, vi aspektas kiel aktoro, ”anoncis Onklino Em, rigardante sian edzon kritike.
“Kaj vi, Em, aspektas pl’eleganta ol pavo, ”li respondis.
“Mi supozas ke vi pravas, ”si diris, bedaure; “sed ni estas senhelpaj viktimoj de altsocia nobelaro. ”
Tio multe amuzis Doroteon.
“Venu kun mi, ”si diris, “kaj mi gvidos vin tra la palaco. ”
Si gvidis ilin tra la belaj cambroj kaj konigis ilin al ciu renkontato. Ankau si montris al ili siajn proprajn belajn cambrojn, kiuj ne estis malproksimaj de iliaj.
“Do cio estas vera, ”diris Onklino Em, largokula pro surprizego, “kaj la rakontoj de Doroteo pri ci tiu felando estis simplaj faktoj kaj ne revoj! Sed kie estas tiuj strangaj uloj kiujn vi konis ci tie? ”
“Jes; kie estas la Birdotimigilo? ”demandis Onklo Henriko.
“Nu, li estas for, guste nun, vizitante la Stanan Lignohakiston, kiu ’stas Imperiestro de la Palpbruma Lando, ”respondis la knabineto. “Vi vidos lin kiam li revenos, kaj nepre li placos al vi. ”
“Kaj kie estas la Mirinda Sorcisto? ”demandis Onklino Em.
“Vi vidos lin dum la lunco de Ozma, car li logas en ci tiu palaco, ”estis la respondo.
“Kaj Jocjo Kukurbokapo? ”
“Ho, li logas iom ekster la urbo, en sia propra kukurbokampo. Ni iros tien iam kaj vidos lin, kaj ni vizitos ankau Profesoron Sancelinsekton. La Vilulo estos
ce la lunco, versajne, kaj Tiktoko. Kaj nun mi kondukos vin vidi Vilcinjon, kiu havas propran domon. ”
Do ili iris en la malantauan korton, kaj marsinte lau kelkaj kurbigantaj vojetoj ioman distancon tra la belaj gardenoj ili atingis belan dometon kie la Flava Kokino sidis sur la antaua verando sunumante sin.
“Bonan matenon, kara Mastrino, ”vokis Vilcinjo, ?ugetante renkonti ilin. “Mi ekspektis vian viziton, car mi audis ke vi revenis kaj kunvenigis viajn onklon kaj onklinon. ”
“Ni estas ci tie por ciam, cifoje, Vilcinjo, ”kriis Doroteo, goje. “Onklo Henriko kaj Onklino Em apartenas al Oz nun same kiel mi! ”
“Do ili estas vere bonfortunaj, ”deklaris Vilcinjo; “car ne povus esti pli bona logloko. Sed venu, kara; mi volas montri al vi ciujn miajn Doroteojn. Vivas nau, kaj ili farigis tre respektindaj kokinoj; sed unu ekmalvarmumis dum naskigtaga festo de Ozma kaj mortis pro pipso, kaj la aliaj du montrigis esti virkokacoj, do mi devis sangi iliajn nomojn de Doroteo al Danielo. Ili ciuj havas orajn medalionojn sur kiuj estas gravurita la litero ‘D, ’memoru, kaj interne estas via bildo. Kaj ‘D’signifas Danielon, ne nur Doroteon. ”
“Cu vi nomis ambau kokojn Danielo? ”demandis Onklo Henriko.
“Jes, certe. Mi havas nau Doroteojn kaj du Danielojn; kaj la nau Doroteoj havas okdek ses ge ?lojn kaj pli ol tricent genepojn, ”diris Vilcinjo, ?ere.
“Kiel vi nomas ilin ciujn, kara? ”demandis la knabineto.
“Ho, ili ciuj estas Doroteoj kaj Danieloj, kelkaj estas — et-oj kaj kelkaj estas — et-et-oj. Doroteo kaj Danielo estas du bonaj nomoj, kaj mi ne opinias ke valoras serci aliajn, ” deklaris la Flava Kokino. “Sed pensu, Doroteo, kiom granda kokfamilio ni farigis, kaj nia nombro kreskas preskau ciutage! Ozma ne scias kion fari pri la multaj ovoj kiujn ni demetas, kaj ni neniam estas iel ajn mangataj au damagataj, malsimile al kokoj en via lando. Oni donas al ni cion por kontentigi kaj felicigi nin, kaj mi, kara, estas agnoskata Regino kaj Estro de ciu koko en Oz, car mi estas la plej aga kaj komencis la tutan grupon. ”
“Nepre vi devus ?eri, sinjorino, ”diris Onklo Henriko, kiu miris audante kokinon paroli tiel sencoplene.
“Ho, mi ?eras, ”si respondis. “Mi havas la plej belan perlan kolcenon kiun iam vi vidis. Venu en la domon kaj mi montros gin al vi. Kaj mi havas nau krurcenojn kaj diamantan brocon por ciu ?ugilo. Sed mi portas ilin nur por statfestoj. ”
Ili sekvis la Flavan Kokinon en la domon, kiun onklino Em deklaris tre bele zorgata. Ili ne povis sidigi, car ciuj segoj de Vilcinjo estis starstangoj el argento, do ili devis stari dum la kokino detale montris al ili siajn trezorojn.
Post tio ili devis eniri la malantauajn cambrojn kiujn okupis la nau Doroteoj kaj du Danieloj de Vilcinjo, kiuj estas ciuj dikaj ?avaj gekokoj kaj gentile salutis la vizitantojn. Estis facile vidi ke ili estas bonkondutaj kaj ke Vilcinjo bone atentis ilian edukigon.
En la kortoj estis ciuj infanoj kaj genepoj de tiuj dek unu pliagaj kaj ili estis ciadimensiaj, de plene kreskintaj kokinoj gis etaj kokidoj jus elseligintaj. Cirkau kvindek lanugaj ?avaj junuloj estis en lernejo, instruate pri bona konduto kaj bona gramatiko de juna kokino kiu surhavis okulvitrojn. Ili kantis hore patriotan kanton pri la Lando Oz, honore al siaj vizitantoj, kaj Onklinon Em multe imponis tiuj parolantaj kokoj.
Doroteo volis resti kaj ludi kun la junaj kokidoj dum kelka tempo, sed Onklo Henriko kaj Onklino Em ankorau ne vidis la palacajn kortojn kaj gardenojn kaj fervoris pli bone konatigi kun la mirinda kaj plezuriga lando en kiu ili logos.
“Mi restos ci tie kaj vi promenadu, ”diris Doroteo. “Vi estos tute sekuraj cie ajn, kaj povos fari kion vi volas. Kiam vi lacigos, reiru al la palaco kaj trovu viajn cambrojn, kaj mi venos al vi antau ol la lunco estos preta. ”
Do Onklo Henriko kaj Onklino Em komencis esplori la terenon solaj, kaj Doroteo sciis ke ili ne povos perdigi, car la tuta palaca tereno estis cirkauata de alta muro el verda marmoro inkrustita per smeraldoj.
Estis malofta plezuro por tiuj simplaj homoj, kiuj logis dum sia tuta vivo en la kamparo kaj konis preskau nenian guon, surhavi belajn vestojn kaj logi en palaco kaj esti traktataj respektoplene de ciu ceestanto. Ili estis vere felicaj dum ili promenis lau la ombrumataj vojetoj kaj rigardis la belegajn ?orojn kaj arbustojn, sentante ke ilia nova hejmo estas pli bela ol povus priparoli iu ajn lango.
Subite, kiam ili cirkauiris angulon kaj marsis tra brecon en alta hego, ili renkontis vizag-al-vizage enorman Leonon, kiu kauris sur la verda herbo kaj sajnis surprizita pro ilia ekapero.
Ili haltis. Onklo Henriko tremis pro hororo kaj Onklino Em tro timegis por krii. La sekvan momenton la povrulino cirkaubrakumis la kolon de sia edzo kaj kriis:
“Savu min, Henriko, savu min! ”
“Ec ne povas savi min mem, Em, ”li respondis, per rauka voco, “car la bestjo aspektas kvazau gi povus mangi nin ambau, kaj poste langumi siajn lipojn volante pli! Se nur mi havus pa ?lon —”
“Cu vi ne havas, Henriko? Cu vi ne havas? ”si demandis maltrankvile.
“Nenjan pa ?lon, Em. Do ni mortu laueble brave kaj danke. Mi sciis ke nia bonsorto ne dauros! ”
“Mi ne mortos. Min ne mangos leono! ”plorkriis
Onklino Em, ?rme gapante la bestegon. Sin ekfrapis penso, kaj si ?ustris:“Henriko, mi audis ke sovagaj bestjoj estas konkereblaj per homa okulo. Mi timige okulumos tiun leonon kaj savos niajn vivojn. ”
“Provu, Em, ”li respondis, ankau per ?ustre. “Rigardu lin same kiel vi rigardas min kiam mi malfruas por la mango. ”