Mybrary.info
mybrary.info » Книги » Детские » Сказки » La Smeralda Urbo de Oz - Baum Lyman Frank (первая книга txt) 📗

La Smeralda Urbo de Oz - Baum Lyman Frank (первая книга txt) 📗

Тут можно читать бесплатно La Smeralda Urbo de Oz - Baum Lyman Frank (первая книга txt) 📗. Жанр: Сказки. Так же Вы можете читать полную версию (весь текст) онлайн без регистрации и SMS на сайте mybrary.info (MYBRARY) или прочесть краткое содержание, предисловие (аннотацию), описание и ознакомиться с отзывами (комментариями) о произведении.
Перейти на страницу:

Capitro 4

Kiel la Regho de la Knomoj Planis Venghon

La plej multaj personoj estas malbonaj car ili ne penas esti bonaj. Nu, la Rego de la Knomoj neniam penis esti bona, do li estis vere tre malbona. Decidinte konkeri la Landon Oz kaj detrui la Smeraldan Urbon kaj sklavigi gian tutan popolon, Rego Rokato la Ruga planadis metodojn fari tiun ?agon, kaj ju pli li planis des pli li kredis ke li povos plenumi gin.

Cirkau la tempo kiam Doroteo iris al Ozma, la Rego de la Knomoj vokis sian Ce ?ntendanton al si kaj diris:

“Kaliko, mi kredas ke mi faros vin Generalo de miaj armeoj. ”

“Mi kredas ke vi ne faros tion, ”respondis Kaliko, emfaze.

“Kial ne? ”demandis la Rego, etendante sian manon por preni sian sceptron kun la granda sa ?ro.

“Car mi estas via Ce ?ntendanto, kaj scias nenion pri militado, ”diris Kaliko, preta sin ekklini se io estos jetita kontrau lin. “Mi mastrumas vian regnon pli bone ol vi mem povus, kaj neniam vi trovos egale bonan Intendanton. Sed cent Knomoj pli taugas por komandi vian armeon, kaj viaj Generaloj estas tiel ofte forjetataj ke mi ne deziras esti inter ili. ”

“Ha, estas iom da vero en viaj komentoj, Kaliko, ” komentis la Rego, decidante ne jeti la sceptron. “Alvoku mian armeon kunigi en la Granda Kaverno. ”

Kaliko riverencis kaj foriris, kaj post kelkaj minutoj li revenis por diri ke la armeo estas kuniginta. Do la Rego eliris sur balkonon de kiu estis videbla la Granda Kaverno, kie kvindek mil Knomoj, ciuj armitaj per glavoj kaj pikstangoj, lauvice staris pretaj por militi.

Kiam ne bezonataj kiel soldatoj ciuj tiuj Knomoj estis metalistoj kaj ministoj, kaj ili tiom marteladis per la forgiloj kaj tiom forte fosis per piocoj kaj soveliloj ke ili akiris grandegan muskolan forton. Ili estis kurioze formitaj uloj, iom rondaj kaj ne tre altaj. Iliaj pied ?ngroj estis buklemaj kaj iliaj oreloj estis largaj kaj plataj.

Dum milito ciu Knomo forlasis sian forgilon au minon kaj farigis parto de la granda armeo de Rego Rokato. La soldatoj surhavis rokkolorajn uniformojn kaj estis tre bone trejnitaj.

La Rego rigardis tiun gigantan armeon, kiu staris silente envice antau li, kaj kruela rideto kurbigis la angulojn de lia buso, car li vidis ke liaj legionoj estas tre potencaj. Li parolis al ili de la balkono, dirante:

“Mi forjetis Generalon Blug, car li ne placis al mi. Do mi volas alian Generalon por komandi ci tiun armeon.

Kiu estas lauvica komdandisto? ”

“Mi, ”respondis Kolonelo Cif, elegantaspekta Knomo, dum li antauenpasis por saluti sian monarkon.

La Rego rigardis lin zorge kaj diris:

“Mi volas ke vi marsigu ci tiun armeon tra subteran tunelon, kiu mi boros, al la Smeralda Urbo de Oz. Mi volas ke, veninte tien, vi konkeru la popolon de Oz, detruu ilin kaj ilian urbon, kaj alportu iliajn tutajn oron kaj argenton kaj valorajn stonojn al mia kaverno. Ankau vi devos rekapti mian Magian Zonon kaj redoni gin al mi. Cu vi faros tion, Generalo Cif? ”

“Ne, via Mosto, ”respondis la Knomo; “car tio ne estas farebla. ”

“Ho, cu! ”kriis la Rego. Post tio li turnis sin al siaj servistoj kaj diris:“Bonvolu konduki Generalon Cif al la torturocambro. Tie bonvolu tre maldike distranci lin.

Post tio vi povos jeti lin kiel mangajon al la sepkapaj hundoj. ”

“Kion ajn via Majesto deziras, ”respondis la servistoj, gentile, kaj ili forkondukis la kondamniton.

Post ilia foriro la Rego denove parolis al la armeo.

“Auskultu! ”diris li. “La Generalo kiu komandos miajn armeojn devos promesi plenumi miajn ordonojn. Se li ne faros tion li havos saman faton kiel povra Cif. Nu, do, kiu proponos sin por gvidi miajn armeojn al la Smeralda Urbo? ”

Dum kelka tempo neniu movigis kaj ciuj silentis. Post tio maljuna Knomo kun blanka barbo tiel longa ke gi estis ligita cirkau lia talio por neebligi ke gi stumbligu lin, pasis el la vico kaj salutis la Regon.

“Mi deziras fari kelkajn demandojn, Mosto, ”li diris.

“Demandu, ”respondis la Rego.

“Tiuj Ozanoj estas tre bonaj, cu ne? ”

“Bonaj kiel pomtorto, ”diris la Rego.

“Kaj mi supozas ke ili estas felicaj? ”pludiris la maljuna Knomo.

“Felicaj kiel longas la tago, ”diris la Rego.

“Kaj kontentaj kaj prosperaj? ”demandis la Knomo.

“Tre multe, ”diris la Rego.

“Nu, Mosto, ”komentis la blankbarbulo, “mi opinias ke mi volas entrepreni la taskon, do mi estos via Generalo.

Mi malamas bonulojn; mi malamegas feliculojn; mi kontrauas ciun kontentan kaj prosperan personon. Tial mi tiom amas vian Moston. Faru min via Generalo kaj mi promesos konkeri kaj detrui la Ozan popolon. Se mi malsukcesos, mi akceptos esti maldike distrancita kaj jetita kiel mangajo al la sepkapaj hundoj. ”

“Tre bone! Vere tre bone! Tiel parolu! ”kriis Rokato la Ruga, al kiu multe placis la respondo. “Kiel vi nomigas, Generalo? ”

“Oni nomas min Guf, Mosto. ”

“Nu, Guf, venu kun mi al mia privata kavo kaj ni diskutos la detalojn. ”Poste li turnis sin al la soldatoj.

“Knomoj kaj soldatoj, ”diris li, “vi obeu la komandojn de Generalo Guf gis li farigos hundomangajo. Kiu ajn malobeos sian novan Generalon estos tuj forjetita. Nun foriru. ”

Guf iris al la privata kavo de la Rego kaj sidigis sur ametistan segon kaj metis siajn piedojn sur la brakon de la rubia trono de la Rego. Post tio li ardigis sian pipon kaj jetis la ardantan karbon kiun li prenis el sia poso sur la maldekstran piedon de la Rego kaj blovis la fumon en la okulojn de la Rego kaj komfortigis sin. Car li estis saga maljuna Knomo, kaj li sciis ke la plej bona metodo amikigi Rokaton la Rugan estis montri ke li ne timas lin.

“Mi pretas por la diskuto, Mosto, ”li diris.

La Rego tusis kaj feroce rigardis sian novan Generalon.

“Cu ne tremigas vin tiel senrespekte trakti vian monarkon? ”li demandis.

“Ho, ne, ”diris Guf trankvile, kaj li blovis ringon de fumo kiu cirkauis la nazon de la Rego kaj ternigis lin.

“Vi volas konkeri la Smeraldan Urbon, kaj mi estas la sola Knomo en via regno kiu kapablas konkeri gin. Do vi devos tre atenti ne damagi min gis mi plenumos viajn dezirojn. Post tio —”

“Nu, kio post tio? ”demandis la Rego.

“Post tio vi estos tiom dankema al mi ke vi ne volos damagi min, ”respondis la Generalo.

“Jen tre bona argumento, ”diris Rokato. “Sed se vi malsukcesos? ”

“Do ekfunkcios la distrancilo. Mi akceptas tion, ” anoncis Guf. “Sed se vi obeos miajn ordonojn ne estos malsukceso. Via problemo, Rokato, estas ke vi ne zorge pripensas. Mi jes. Vi ekmarsus tra via tunelo en Ozon kaj estus venkita kaj repusita. Mi ne. Kaj la kauzo estas ke kiam mi marsos mi estos farinta ciujn miajn planojn, kaj mi havos aron da alianculoj por helpi miajn Knomojn. ”

“Kion vi celas diri? ”demandis la Rego.

“Mi klarigos, Rego Rokato. Vi intencas ataki felandon, potencan felandon. Nenia forta armeo ekzistas en Oz, sed la Princino reganta ilin havas fesceptron; kaj la knabineto Doroteo havas vian Magian Zonon; kaj Sude de la Smeralda Urbo logas lerta sorcistino nomata Glinda la Bona, kiu komandas la aerspiritojn. Ankau mi audis ke estas mirinda Sorcisto en la palaco de Ozma, kiu estas tiel lerta ke oni pagadis monon al li en Usono por rigardi lin agi. Do komprenu ke ne estos facile superi tiom da magio. ”

“Ni havas kvindek mil soldatojn! ”kriis la Rego ?ere.

“Jes; sed ili estas Knomoj, ”komentis Guf, prenante silkan tukon el la poso de la Rego kaj visante siajn proprajn pintigitajn suojn per gi. “Knomoj ne povas morti, sed ili ne estas magie fortaj. Kiam vi perdis vian faman Zonon la plejparto de via propra forto forlasis vin.

Kontrau Ozma vi kaj viaj Knomoj tute ne povus sukcesi. ”

La okuloj de Rokato ardis kolere.

“Do for al la distrancilo! ”li kriis.

“Ankorau ne, ”diris la Generalo, plenigante siajn pipon per tabako el la privata ujo de la Rego.

“Kion vi proponas fari? ”demandis la monarko.

“Mi proponas akiri la povon kiun ni bezonas, ” respondis Guf. “Ekzistas tre multaj mavuloj kiuj havas magian potencon su ?can por detrui kaj konkeri la Landon Oz. Ni amikigos ilin, kungrupigos ilin ciujn, kaj surprizatakos Ozman kaj sian popolon. Estas tre simple kaj facile kiam oni scias la kielon. Solaj ni tute ne povus damagi la Reganton de Oz, sed helpe de la mavaj potenculoj alvokeblaj ni facile sukcesos. ”

Rego Rokato gojegis pro tiu ideo, car li komprenis kiom lerta gi estas.

“Certe, Guf, vi estas la plej granda Generalo kiun iam mi havis! ”li kriis, kaj liaj okuloj scintilis pro gojo. “Iru tuj arangi ke la mavaj potencoj helpu nin, kaj intertempe mi komencos fosi la tunelon. ”

“Mi kredis ke vi konsentos kun mi, Rokato, ”respondis la nova Generalo. “Mi komencos jam ciposttagmeze, vizitante la Cefon de la Kapricloj. ”

Перейти на страницу:

Baum Lyman Frank читать все книги автора по порядку

Baum Lyman Frank - все книги автора в одном месте читать по порядку полные версии на сайте онлайн библиотеки mybrary.info.


La Smeralda Urbo de Oz отзывы

Отзывы читателей о книге La Smeralda Urbo de Oz, автор: Baum Lyman Frank. Читайте комментарии и мнения людей о произведении.


Уважаемые читатели и просто посетители нашей библиотеки! Просим Вас придерживаться определенных правил при комментировании литературных произведений.

  • 1. Просьба отказаться от дискриминационных высказываний. Мы защищаем право наших читателей свободно выражать свою точку зрения. Вместе с тем мы не терпим агрессии. На сайте запрещено оставлять комментарий, который содержит унизительные высказывания или призывы к насилию по отношению к отдельным лицам или группам людей на основании их расы, этнического происхождения, вероисповедания, недееспособности, пола, возраста, статуса ветерана, касты или сексуальной ориентации.
  • 2. Просьба отказаться от оскорблений, угроз и запугиваний.
  • 3. Просьба отказаться от нецензурной лексики.
  • 4. Просьба вести себя максимально корректно как по отношению к авторам, так и по отношению к другим читателям и их комментариям.

Надеемся на Ваше понимание и благоразумие. С уважением, администратор mybrary.info.


Прокомментировать
Подтвердите что вы не робот:*