Mybrary.info

Lasu min paroli plu! - Piron Claude (список книг txt) 📗

Тут можно читать бесплатно Lasu min paroli plu! - Piron Claude (список книг txt) 📗. Жанр: Детская образовательная литература. Так же Вы можете читать полную версию (весь текст) онлайн без регистрации и SMS на сайте mybrary.info (MYBRARY) или прочесть краткое содержание, предисловие (аннотацию), описание и ознакомиться с отзывами (комментариями) о произведении.
Перейти на страницу:

3. Amdeklaro

Izabela, pardonu min, sed mia deklaro estas plej grava. Permesu, ke mi parolu al vi. Permesu, ke mi rigardu al vi, al via bela, serioza vizago.

Mi min demandas, cu vi povas kompreni min. Eble ne. Eble vi ne povas. Okazas io stranga en mi. Io tute nekomprenebla. Vi estas tro bela. Tio estas la grava fakto, la sola vere grava fakto en la mondo.

Mi rigardis al via tro bela vizago, kaj io nekomprenebla okazis en mi. Io nekomprenebla okazis al mi. Mi ne plu komprenas min. Mi ne plu estas mi. Mi rigardis vin, mi simple rigardis vin, kaj mi ne plu estas la juna malserioza knabo, kiu mi estis.

Mi estis knabo, kaj nun estas viro. Mi estis malforta, kaj mia forto nun estas nekompreneble granda. Mi estas kvazau tute nova. Mi estis sola en la mondo. Nun mi povas esti kun vi. Se vi volas, kompreneble.

Mi volas proksimigi al vi. Mi volas esti kun vi. Mi volas paroli al vi pri la belo de la tago, pri la bono de la naturo, pri la grando de la mondo. Mi volas paroli al vi pri viaj belaj manoj, pri via bela vizago.

Mi scias, ke vi estas mistera. Virinoj al mi aspektas mistere. Mi volas ke vi, mistera virino, rigardu min, amu min. Mi volas sidi ce via tablo, mi volas paroli kun vi dum la tuta tago, dum multaj kaj multaj tutaj tagoj. Mi scias, ke mi ne esprimas min bone. Pardonu min, mi petas. Mi estas certa, ke vi komprenas min. Sed eble ne. Eble vi ne povas kompreni. Mi volas, ke vi komprenu min, sed eble vi ne povas. Mi petas vin, montru al mi, ke vi komprenas. Montru al mi, ke vi permesas, ke mi parolu plu. Diru al mi, ke vi permesas, ke mi deklaru plu, kiel forte mi amas vin. Certe vi permesas, cu ne?

Ho Izabela, permesu, ke mia mano proksimigu al via mano, ke mia mano iomete haltu sur via mano. Cu ne? Cu vi ne volas? Cu vi malpermesas? Cu mi estas nepardonebla? Cu mi agis nepardoneble? Mi agis nur nature.

Mi parolas serioze. Cu mi estis malprava? Cu vi ne pardonas min? Tamen, Izabela, mi nur amas. Cu vi ne volas, ke mi amu vin? Cu vi ne povas min ami? Cu vi ne volas min ami? Cu vi ne volas min?

Permesu tamen, ke mi vin rigardu. Mi parolas plej serioze. Vi ne komprenas, ke mi amas vin, cu? Cu eble vi ne scias, ke vi estas bela, tre bela, tre tre bela, fakte?

Se vi ne volas, ke mi amu vin tute, se vi preferas, ke mi ne amu vin, eble vi tamen permesas, ke mi amu vin iomete. Nur iomete, Izabela, mi petas. Se vi ne permesas, ke mi amu vin multe, mi petas vin, permesu, ke mi amu vin iomete.

Amo estas la plej alta vero en la mondo. Kio estas pli bela? Kio estas pli granda? Kio estas pli forta? Nenio.

Mi povas plej serioze deklari al vi, ke nenio estas pli bela, nenio estas pli alta, nenio estas pli forta. Mi povas ankau diri: nenio estas pli natura. Tio estas la plej certa vero en la tuta mondo.

Mi amas vin, Izabela. Mi vin amas forte. Mi amas vin pli kaj pli.

Mi petas vin, pardonu al mi, sed se vi povas, ankau vi amu min. Cu vi scias, kiel simpla estas amo? Kiel simpla kaj bona? Nenio estas pli simpla. Nenio estas pli bona.

Mi amas vin, Izabela. Pardonu, se mi parolas iom strange. Sed mia amo estas tro forta, tro grava. Ne gravas, se vi ne komprenas. La sola, simpla fakto estas, ke mi amas vin. Kaj ke tio estas bona.

Перейти на страницу:

Piron Claude читать все книги автора по порядку

Piron Claude - все книги автора в одном месте читать по порядку полные версии на сайте онлайн библиотеки mybrary.info.


Lasu min paroli plu! отзывы

Отзывы читателей о книге Lasu min paroli plu!, автор: Piron Claude. Читайте комментарии и мнения людей о произведении.


Уважаемые читатели и просто посетители нашей библиотеки! Просим Вас придерживаться определенных правил при комментировании литературных произведений.

  • 1. Просьба отказаться от дискриминационных высказываний. Мы защищаем право наших читателей свободно выражать свою точку зрения. Вместе с тем мы не терпим агрессии. На сайте запрещено оставлять комментарий, который содержит унизительные высказывания или призывы к насилию по отношению к отдельным лицам или группам людей на основании их расы, этнического происхождения, вероисповедания, недееспособности, пола, возраста, статуса ветерана, касты или сексуальной ориентации.
  • 2. Просьба отказаться от оскорблений, угроз и запугиваний.
  • 3. Просьба отказаться от нецензурной лексики.
  • 4. Просьба вести себя максимально корректно как по отношению к авторам, так и по отношению к другим читателям и их комментариям.

Надеемся на Ваше понимание и благоразумие. С уважением, администратор mybrary.info.


Прокомментировать
Подтвердите что вы не робот:*