Mybrary.info
mybrary.info » Книги » Детективы и триллеры » Классические детективы » La ?ashundo de la Baskerviloj - Doyle Arthur Conan (читать книгу онлайн бесплатно полностью без регистрации .TXT) 📗

La ?ashundo de la Baskerviloj - Doyle Arthur Conan (читать книгу онлайн бесплатно полностью без регистрации .TXT) 📗

Тут можно читать бесплатно La ?ashundo de la Baskerviloj - Doyle Arthur Conan (читать книгу онлайн бесплатно полностью без регистрации .TXT) 📗. Жанр: Классические детективы. Так же Вы можете читать полную версию (весь текст) онлайн без регистрации и SMS на сайте mybrary.info (MYBRARY) или прочесть краткое содержание, предисловие (аннотацию), описание и ознакомиться с отзывами (комментариями) о произведении.
Перейти на страницу:

— Vi nature supozus tion, kaj tiu supozo jam anta?e rabis al homoj la vivon. Vi vidas tiujn helverdajn lokojn dense dismetitaj sur ?i, ?u ne?

— Jes, ili ?ajnas pli fekundaj ol la cetero.

Stepeltono ridis.

— Tio estas la granda Grimpena Mar?o, — li diris. — Mispa?o tie signifas morton al homoj kaj bestoj. ?uste hiera? mi vidis vagi sur ?in unu el la erikejaj poneoj. ?i neniam elvenis. Mi vidis ?ian kapon dum sufi?e longa tempo elstre?i?i el la mar?a truo, sed fine ?i ensu?i?is suben. E? dum seka sezono estas dan?ere iri tie, sed post la nunaj a?tunaj pluvoj ?i estas terura loko. Kaj tamen mi kapablas trovi vojon ?is ties centro mem kaj reveni viva. Je Georgo, jen alia el tiuj mizeraj poneoj!

Io bruna estis ruli?anta kaj eksaltanta inter la verdaj kareksoj. Poste ?eti?is supren longa, agonia, tordi?anta kolo, kaj terura krio e?is tra la erikejo. ?i horore frostigis min, sed la nervoj de mia kunulo ?ajnis pli fortaj ol la miaj.

— ?i malaperis! — li diris. — La mar?o kaptis ?in. Du en du tagoj, kaj multaj pliaj, eble, ?ar ili kutimas iri tien dum la seka vetero, kaj neniam rekonas la diferencon ?is la mar?o jam kro?as ilin. Tio estas loko malbona, la granda Grimpena Mar?o.

— Kaj vi diras, ke vi kapablas penetri ?in, ?u?

— Jes, ekzistas unu-du padoj ireblaj por homo tre lerta. Mi malka?is ilin.

— Sed kial vi dezirus eniri lokon tiom hororan?

— Nu, ?u vi vidas la montetojn transe? Ili efektive estas insuloj izolitaj ?iuflanke de la netrapasebla mar?o, kiu etendi?is ?irka? ili dum pasado de la jaroj. ?uste tie trovi?as la planta?oj raraj kaj la papilioj, se oni sufi?e lertas por atingi ilin.

— Iam mi fidos al mia bon?anco.

Li rigardis min surprizite.

— Pro Dio, formetu el via menso tian ideon, — li diris. — Via sango respondecigus min. Mi certigas vin, ke ne ekzistos plej malgranda ebleco, ke vi revenos viva. Nur memorante iujn komplikajn indikilojn mi kapablas tion fari.

— Hola! — mi kriis. — Kio estas tio?

Longa malalta ?emo, nepriskribeble mal?oja, trabalai?is sur la erikejo. ?i plenigis la tutan aeron, kaj tamen estis neeble difini, de kie ?i venis. Ekde malklara murmuro ?i ?veli?is je profunda hurlo kaj poste ?rumpis ree ?is melankolia pulsa murmuro. Stepeltono rigardis min kun stranga esprimo sur la viza?o.

— Stranga loko, la erikejo! — li diris.

— Sed kio estas tio?

— La? la kamparanoj tiu estas la ?ashundo de la Baskerviloj bojanta al sia predo. Mi jam kelkfoje a?dis ?in anta?e, sed neniam tiom la?tan.

Mi ?irka?rigardis kun timfrosto en mia koro, al la enorma dissternita ebena?o, makulita de la verdaj junkaroj. Nenio movi?is tra la vasta etenda?o krom paro da korvoj, kiuj grakis la?te de sur monteto malanta? ni.

— Vi estas klera homo. Vi ne kredas tian sensenca?on, ?u? — mi diris. — Kio, la? via opinio, ka?zas sonon tiel strangan?

— Mar?oj foje eligas strangajn bruojn. Temas pri la koto subiranta, a? akvo levi?anta, a? io.

— Ne, ne, tio estas vo?o vivanta.

— Nu, eble. ?u vi iam a?dis la vo?on de bota?ro?

— Ne, neniam.

— Tiu estas birdo tre malofta, preska? malaperinta, en la nuntempa Anglujo, sed ?io eblas sur la erikejo. Jes, ne surprizus min ekscii, ke tio, kion ni a?dis, estis vo?o de la lasta el la bota?roj.

— ?i estis la plej stranga, la plej unika bruo, kiun mi a?dis iam ajn dum mia vivo.

— Jes, la loko estas entute mistera. Rigardu tien al la monteta flanko. Kiel vi interpretas tiujn?

La tuta apika deklivo estis kovrita de grizaj rondaj ?tonringoj, minimume dudeko da ili.

— Kio ili estas? ?u ?afejoj?

— Ne, ili estas la lo?ejoj de niaj admirindaj anta?uloj. Prahomoj lo?adis dense sur la erikejo, kaj pro tio ke neniu speciala lo?adis tie poste, ni trovas ?iujn iliajn etajn aran?ojn precize tiaj, kiaj ili postlasis ilin. Tiuj estas iliaj vigvamoj sen la tegmentoj. Oni povas vidi e? iliajn fajrujojn kaj ku?bretojn, se oni sufi?e scivolemas por eniri.

— Sed ?i estas sufi?e granda urbo. Kiam oni lo?adis tie?

— Neolitikuloj — sendate.

— Pri kio ili okupi?is?

— Ili pa?tis siajn brutojn sur tiuj ?i deklivoj, kaj ili lernis elfosi stanon, kiam bronzaj glavoj komencis anstata?i ?tonajn hakilojn. Vidu la grandan sulkegon sur la kontra?a monteta flanko. Tio estas ilia signo. Jes, vi trovos iujn punktojn tre unikajn pri la erikejo, doktoro Vatsono. Ho, pardonu min momente. Tio sendube estas ciklopido.

Malgranda mu?o a? tineo ?us flirtis trans nian padon, kaj tuj Stepeltono kuradis la? eksterordinaraj energio kaj rapideco sekvante ?in. Je mia konsterni?o la insekto flugis rekte al la granda mar?o, sed mia konato neniam pa?zis e? momente, saltante de tufo al tufo malanta? ?i, svingante en la aero sian verdan reton. Liaj grizaj vesta?oj kaj abrupta zigzaga neregula irado sufi?e similigis lin mem al ia ega tineo. Mi staris rigardante lian persekuton kun miksa?o de admiro al lia eksterordinara agado kaj de timo, ke li eble mispa?os en la perfida mar?o, kiam mi a?dis pa?ojn, kaj, turni?inte, konstatis ke virino estas proksima al mi sur la pado. ?i venis el la direkto, kie la fuma plumo indikis la pozicion de Meripita Domo, sed kaveco de la erikejo ka?is ?in ?is ?i sufi?e proksimis.

Mi ne povis dubi, ke ?i estas fra?lino Stepeltono, pri kiu mi estis informita, ?ar virinoj iaspecaj certe malmultis sur la erikejo, kaj mi memoris a?di iun, kiu priskribis ?in kiel belulinon. La virino proksimi?anta al mi certe estis tia, kaj la? speco ege malofta. Ne povis esti pli granda kontrasto inter gefratoj, ?ar Stepeltono estis ne?tralkolora, kun blondetaj haroj kaj grizaj okuloj, dum ?i estis pli malhela ol ajna brunulino vidita de mi en Anglujo — svelta, eleganta kaj alta. ?i havis fieran fajn?izitan viza?on, tiom regulan, ke ?i povus ?ajni senemocia, se ne trovi?us la sentema bu?o kaj la belaj malhelaj viglaj okuloj. En sia perfekta kaj eleganta robo ?i vere estis stranga apera?o sur soleca erikeja pado. ?iaj okuloj rigardis ?ian fraton kiam mi turnis min, kaj poste ?i rapidigis siajn pa?ojn al mi. Mi levis mian ?apelon kaj intencis diri rimarkon klarigan, kiam ?iaj propraj vortoj kondukis ?iujn miajn pensojn en alian direkton.

— Reiru! — ?i diris. — Reiru rekte al Londono senprokraste.

Mi povis nur rigardi ?in stulte surprizite. ?iaj okuloj flamis al mi, kaj ?i batetis senpacience la teron per sia piedo.

— Kial mi reiru? — mi demandis.

— Mi ne povas klarigi. — ?i parolis per malla?ta vigla vo?o, kun stranga lispo en la prononco. — Sed pro la Dio faru la? mia peto. Reiru kaj neniam plu pa?u sur la erikejon.

— Sed mi nur ?us alvenis.

— Homo, homo! — ?i ekkriis. — ?u vi ne scias, kiam averto celas vian bonfarton? Reiru al Londono! Ekiru hodia? nokte! Eskapu el tiu ?i loko ajnarimede! ?it, mia frato alvenas! Silentu pri tio, kion mi diris. ?u vi volas akiri por mi tiun orkideon inter tiuj hipuridoj? Ni tre ri?as je orkideoj sur la erikejo, kvankam, kompreneble, vi venis iom malfrue por vidi la lokajn bela?ojn.

Stepeltono jam ?esigis la persekutadon kaj revenis al ni profunde spirante kaj ru?i?inte pro la ekzercado.

— Saluton, Berila! — li diris, kaj ?ajnis al mi, ke la tono de lia saluto ne estis tute kora.

— Ne, Jo?jo, vi tre varmi?is.

— Jes, mi ?asis ciklopidon. ?i estas tre malofta, kaj malofte troveblas dum malfrua a?tuno. Doma?e, ke mi maltrafis ?in.

Li parolis sen?ene, sed liaj etaj malhelaj okuloj sen?ese turni?adis de la junulino al mi.

— Vi interprezenti?is, videble.

— Jes. Mi diris al kavaliro Henriko, ke li venis iom malfrue por vidi la efektivajn bela?ojn de la erikejo.

— Nu, kiu vi supozas lin?

— Mi supozas, ke li devas esti kavaliro Henriko Baskervilo.

— Ne, ne, — mi diris. — Nur humila sentitolulo, sed lia amiko. Mia nomo estas doktoro Vatsono.

Ru?i?o de ?agreni?o trapasis ?ian esprimivan viza?on.

Перейти на страницу:

Doyle Arthur Conan читать все книги автора по порядку

Doyle Arthur Conan - все книги автора в одном месте читать по порядку полные версии на сайте онлайн библиотеки mybrary.info.


La ?ashundo de la Baskerviloj отзывы

Отзывы читателей о книге La ?ashundo de la Baskerviloj, автор: Doyle Arthur Conan. Читайте комментарии и мнения людей о произведении.


Уважаемые читатели и просто посетители нашей библиотеки! Просим Вас придерживаться определенных правил при комментировании литературных произведений.

  • 1. Просьба отказаться от дискриминационных высказываний. Мы защищаем право наших читателей свободно выражать свою точку зрения. Вместе с тем мы не терпим агрессии. На сайте запрещено оставлять комментарий, который содержит унизительные высказывания или призывы к насилию по отношению к отдельным лицам или группам людей на основании их расы, этнического происхождения, вероисповедания, недееспособности, пола, возраста, статуса ветерана, касты или сексуальной ориентации.
  • 2. Просьба отказаться от оскорблений, угроз и запугиваний.
  • 3. Просьба отказаться от нецензурной лексики.
  • 4. Просьба вести себя максимально корректно как по отношению к авторам, так и по отношению к другим читателям и их комментариям.

Надеемся на Ваше понимание и благоразумие. С уважением, администратор mybrary.info.


Прокомментировать
Подтвердите что вы не робот:*